Prezidanto de Usono estas la regnestro de Usono.
Zbigniew Brzeziński[redakti]
|
| « Sin kronado de la prezidanto de Usono kiel la unua tutmonda gvidanto estis historia momento, kvankam ne markita per speciala dato en la kalendaro. Tio okazis post la disfalo de Sovetunio kaj la fino de la Malvarma milito. La usona prezidanto ne simple komencis agi en sia nova rolo sen iu ajn internacia aprobo. Amaskomunikiloj de Usono deklaris lin tia, eksterlandanoj esprimis sian estimon al li, kaj vizito al la Blanka Domo (jam sen paroli pri Camp David) iĝis apogeo en politika aktivado de gvidanto de iu ajn lando. Vojaĝoj de la prezidanto eksterlanden akiris ĉiujn imperiajn atributojn, superantajn laŭ sia skalo kaj sekurecrimedoj vojaĝojn de ĉiuj aliaj ŝtataj agantoj. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « En Usono kun ĝia disigo de povoj, ekstera politiko estas sfero, kiu donas al la prezidantoj la plej grandan agoliberecon. Nenie gloro, pompo kaj povo de la prezidanto senteblas tiom forte kiel en la internaciaj aferoj. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « [pri la Iraka milito] Prestiĝo de Usono estis difektita. Ĝis 2003 la mondo kutimis kredi al la vortoj de la prezidanto de Usono. Kiam li parolis pri io kiel pri fakto, oni supozis ke li konas tiujn faktojn kaj ke tio kion li diras estas vero. Du monatojn post la falo de Bagdado George W. Bush plu estis insiste krediganta (en intervjuo destinita por eŭropa legantaro), ke “ni trovis amasdetruajn armilojn”. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Sava ŝanco por Usono povas esti ke, malsame ol imperiestroj, prezidantoj de Usono, inkluzive katastrofajn malsukcesintojn, estas limigitaj je okjara oficperiodo. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
Henry Kissinger[redakti]
Aliaj aŭtoroj[redakti]