Svedlingva Vikipedio
Etoso
(Alidirektita el Svedalingva Vikipedio)
Svedlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | sv.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | sveda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 2 590 935 |
Profundeco | 17.7 |
Paĝoj | 6 251 889 |
Redaktoj | 55 269 495 |
Uzantoj | 916 816 |
Aktivaj uzantoj | 1 786 |
Administrantoj | 65 |
Dosieroj | 0 |
La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga Wikipedia aŭ Svenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.
Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.
Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|