Makedonlingva Vikipedio
Etoso
Makedonlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | mk.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | makedona |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 145 440 |
Profundeco | 77.1 |
Paĝoj | 565 798 |
Redaktoj | 5 223 566 |
Uzantoj | 117 733 |
Aktivaj uzantoj | 222 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 9 222 |
La makedonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la makedona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Македонска Википедија. La projekto fondiĝis en septembro 2003. La 21-an de julio 2024 ĝi enhavas 145 440 artikolojn.
Ĉi tiu eldono komenciĝis en septembro 2003 kaj komence de oktobro 2021 havis pli ol 104 900 artikolojn, 224 aktivajn uzantojn, 15 administrantojn kaj kvar burokratojn. Ĝi superis la 10.000 artikolan markon en 2007. La makedona Vikipedio prezentiĝis en iuj makedonaj ĵurnaloj, kiel Nova Makedonija (angle: Nova Makedonio) dum la projekto mem aperis en kelkaj enlandaj novaĵagentejoj. Ĝi preterpasis la 100.000 artikolan markon la 1-an de majo 2019, iĝante la 62-a Vikipedio superanta la markon de 100.000 artikoloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|