Saltu al enhavo

Redoksa reakcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Redoksa reakcio estas kemia reakcio konsistanta el reakciopartoj kiel oksidiĝo kaj redukto. Multaj reakcioj en kemio estas redoksaj reakcioj, al tiuj apartenas la reakcioj por produkto de metaloj kaj kemiaj reakcioj ĉe la elektrokemiaj procezoj en la baterioj.

Evoluo de redoksa nocio

[redakti | redakti fonton]
  • oksidigo signifas elektrontransdonon (pli frue akcepton de oksigeno aŭ fordonon de hidrogeno), kio signifas altiĝon de oksidiĝa nombro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oksidigo.
  • redukto signifas akcepton de elektronoj, kio signifas malkreskon de oksidiĝa nombro. (Se io reduktas ion, ĝi mem reduktiĝas.)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Redukto (kemio).

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
  • forbruligo de metano
simpla ekzemplo pri redoksa reakcio estas la forbruligo de metano per oksigeno al karbona dioksido kaj akvo:
metano (reduktenzo) oksidiĝas al karbona dioksido. La oksidiĝa nombro de karbono ŝanĝiĝas de -IV al +IV (ĝi transdonas elektronojn).
Oksigeno (oksidenzo) reduktiĝas (oksidiĝa nombro de 0 al –II, tio estas ĝi akceptas elektronojn).
  • reakcio de natrio kun akvo
la reakcio de metala natrio kun akvo kun estiĝo de natria hidroksido kaj hidrogeno:
2 Na + 2 H2O → 2Na+ + 2 OH + H2
la elementara natrio troviĝas en la oksidiĝa ŝtupo 0, la hidrogeno en la +1.
dum la reakcio, Na transdonas sian valentan elektronon al hidrogeno kaj ŝanĝas la oksidiĝan ŝtupon de 0 al +1, dume hiderogeno de +1 al 0:
2 Na → 2 Na+ + 2 e
2 H2O + 2 e → 2 OH + H2
-------------------------------
2 Na + 2 H2O → 2 Na+ + 2 OH + H2

Ĝenerale

[redakti | redakti fonton]

Oni povas antaŭkalkuli per helpo de la redoksa potencialo de la unuopaj elementoj, kiu materialo reduktas kaj kiu oksidiĝas: Oni povas formi potencialan vicon, kiu montras la direkton de la elektrona transiro.

  • Nenoblaj metaloj transdonas elektronon facile, tiel ili estas facile oksideblaj, tiel ĝi estas bonaj reduktenzoj.
  • noblaj metaloj (pli precize ties jonoj, ekzemple Ag+) facile akceptas elektronojn, tiel ili facile reduktiĝas, tiel ili estas bonaj oksidenzoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]