Memkatalizo
En kemia kinetiko, memkatalizo[1] estas la fenomeno, dum kiu aro de kemiaj reakcioj katalizas sin (aŭ unu la alian).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ordinare, kemia reakcio, ekz.
- ,
ne katalizas sin, kaj la dinamikon de la reakcio priskribas la jena lineara ordinara diferenciala ekvacio:
en kiu kaj estas konstantoj de rapideco. La ekvacio havas unikan stabilan fikspunkton ĉe
- .
En memkataliza reakcio, ekz.
- ,
la diferencialaj ekvacioj de dinamiko estas nelineara:
- .
En tia nelineara sistemo, eblas pluraj fikspunktoj aŭ stabilaj cikloj (krom la limigo pro la dua leĝo de termodinamiko).
Kemia sistemo, kies memkatalizo kaŭzas stabilajn ciklojn, nomiĝas kemia horloĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua konata ekzemplo de memkataliza cikla reakcio estis malkovrita de W. C. Bray en 1921.[2] Poste, Belusov malkovris la faman reakcion de Belusov-Ĵabotinskij en 1951.
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ mem/kataliz/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Bray, W. C. (1921). “A Periodic Reaction in Homogeneous Solution and Its Relation to Catalysis”, Journal of American Chemical Society (en) 43 (6), p. 1262–1267. doi:10.1021/ja01439a007.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Hanopolskyi, Anton I.; Viktoryia A. Smaliak, Alexander I. Novichkov, Sergey N. Semenov . “Autocatalysis: kinetics, mechanisms and design”, ChemSystemsChem (en) 3 (1), p. e2000026. doi:10.1002/syst.202000026.