Saltu al enhavo

Hejmlaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hejmlaborotelelaboro estas maniero de laboro kaj por dunginto kaj aŭtonome en kiu almenaŭ gravan parton de la labora tempo oni faras en loko diferenca de la oficejo aŭ kutima laborloko pere de la uzado de la novaj teknologioj de la informado kaj la komunikado.[1][2] Ĉar temas pri relative moderna labormaniero, ankoraŭ oni dubas pri la ĝusta termino.

La vorto hejmlaboro povas estis konfuza apud hejmtasko aŭ aliaj taskoj aŭ laboroj kiujn oni povas fari hejme. Aliaj alternativoj povus esti "teleleboro",[3] "jedistanca laboro", "aliloka laboro", "eksteroficeja laboro" kaj "ne-ĉeesta laboro", kiuj havus la avantaĝon, ke eble oni ne laboras precize en hejmoj, sed en aliaj ejoj for de la kutima laborejo, kiel ĉe hotelo, trajno, ktp. Tiukadre disvastiĝo de "aliloka laboro" foje helpis en la reloĝigo de senhomigitaj ruraj areoj.

"Jedistanca laboro" estas la laboro farita je distanco uzante la TIK-oj (teknologioj de la informado kaj la komunikado) por produkti varojn, havaĵojn kaj servojn ĉu por dungantoj ĉu aŭtonome kaj vendi produktojn kaj servojn al eksteruloj. La necesaj TIK-oj por tiuj taskoj estas ĉefe komputiloj, Interreto, poŝtelefono, fiksa telefono kaj cidereca kamerao, inter aliaj. Ene de Interreto estas ĉefe la navigado per retejoj kaj la elektronika poŝto. Kaj, depende de la kazo, blogoj, retejoj, programaro de aŭtomata tradukado, tuja mesaĝado (babilejo) kaj telefonado IP (voIP).

La Internacia Organizaĵo de Laboro difinas la hejmlaboron aŭ jedistancan laboron kiel maniero labori farita en loko malproksima de centra oficejo aŭ instalaĵoj de produktado, apartante la laboron disde la persona kontakto kun laborkolegoj kiuj ja estas en tiu oficejo kaj kiel la nova teknologio ebliĝas tiun apartigon faciligante la komunikadon.

La Kronvirusa malsano de 2019 devigis milionojn da laboristoj de la tuta mondo ĉefe dum la jaro 2020 foresti de siaj kutimaj laborlokoj, kaj multaj miloj el ili esploris interkonsente kun siaj dungintoj, aŭ eĉ sendepende por aŭtonomaj laboristoj, la eblojn fari saman aŭ similan laboron el siaj hejmoj. Tiu sistemo, nomita ĉu "dedistanca laboro" ĉu "hejmlaboro", iĝis kutimo, kio malfermis novajn sistemojn labori. Ekzemple kunsidojn oni povas fari lastatempe pere de videokonferenco, retkonferenco, retkunsido, aŭ telekonferenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buira, Jordi (2012). El teletrabajo. Entre el mito y la realidad. UOC.
  2. «Teletrabajo» (html). Ministerio de Trabajo, Empleo y Seguridad Social (Argentina). Arkivita el la originalo la 3an de aprilo 2009. Konsultita la 20an de marto 2020. «Para comprender el concepto es fundamental detallar que es una manera de organizar y realizar el trabajo a distancia con el uso de las tecnologías de la información y comunicación (TICS) en el domicilio del trabajador o en un lugar o establecimiento ajeno al empleador.»
  3. el kataluna Viccionari