El Vikipedio, la libera enciklopedio
La dezertoj kaj kserofitaroj estas biomo karakterizata de plantoj kaj bestoj kiuj bezonas nur malgrandajn kvantojn da humideco [1].
Dezertoj kaj kserofitaroj ricevas jaran meznombran precipitaĵon de malpli ol 150 mm, kaj havas duonaridan aŭ plenaridan klimaton, karakterizita de forta humideca deficito, kie jara potenca perdo de humideco kaŭze de vaporiĝ-transpiro nete superas humidecon ricevitan kiel pluvo. Dezertoj kaj kserofitaroj troviĝas en tropikaj, subtropikaj, kaj moderaj klimataj regionoj. Dezertaj grundoj emas esti sablaj aŭ rokaj, kaj kun malalta proporcio je organikaj materioj. Salaj aŭ alkalaj grundoj estas kutimaj. Plantoj kaj bestoj en dezertoj kaj kserofitaroj estas taŭgaj por malalte humidecaj cirkonstancoj. Plenaridaj regionoj plejofte estas senigitaj de vegetaĵaro kaj besta vivo, kaj ampleksas rokajn dezertojn kaj sablajn dunojn. Vegetaĵaro en aridaj klimatoj povas inkluzivi maloftajn herbejojn, arbustarojn, kaj duonarbarojn. Plantoj, taŭgaj por aridaj klimatoj, estas nomataj kserofitoj, kaj inkluzivas sukulentajn plantojn, kriptofitojn, sklerofilajn kaj jarajn plantojn. Bestoj, inkluzive de insektoj, reptilioj, araneoj, birdoj kaj mamuloj, multfoje estas noktulaj por eviti humidecan perdon.
Tutmonda disvastiĝo de la dezertoj kaj kserofitaroj.
Izolita, Argyroxiphium de Havajo adaptiĝis al kserofitaj mikroklimatoj ene de vulkanaj krateroj, kaptanta kaj kanaligante roson kaj protektanta siajn foliojn kun reflektantaj haroj.
Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
|
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj |
Egiptio, Jordanio, Omano, Sauda Arabio, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Jemeno
|
PA1304 Atlantika marborda dezerto |
Maŭritanio, Maroko
|
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj |
Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo
|
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro |
Egiptio, Irako, Israelo, Jemeno, Jordanio, Omano, Sauda Arabio,
|
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono |
Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano
|
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto |
Irano
|
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj |
Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝerio, Sudano
|
PA1330 Taklamakano |
Ĉinio
|
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato |
Ĉado, Egiptio, Libio, Sudano
|
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj |
Alĝerio, Niĝero, Malio, Maŭritanio
|